Ausdruckskraft und Regelmäßigkeit
Was Esperanto für automatische Übersetzung geeignet macht
RESUMO
Esprimivo kaj reguleco: Kio igas Esperanton taůga por perkomputila tradukado
En la esplora kaj evoluiga projekto Distribuita Lingvotradukado (DLT) ce la programaren-trepeno BSO en Utrecht Esperanto estas uzata kiel interlingvo en perkomputila tradukado. La firmao kaj la nederlanda Ministerio pri Ekonomio investas en tiun projekton 17 milionojn da guldenoj. De kie originas tioma fido al projekto, kies sukceso senpere dependas de la kvalitoj de Esperanto?
Oni uzas interlingvon interalie por igi traduksistemon multlingve plukonstruebla. Tutaǔtomata altkvalita tradukado montriĝis neebla, pro kio ciuj nuntempe uzataj kaj evoluigataj sistemoj bezonas heipon fare de homo antaǔ, dum aǔpost la tradukproceso. En in-terlingva sistemo oni kvazaǔ dufoje tradukas la tekston, tiel ke necesus dufoja homa helpo. Tio tamen estas tre nedezirinda pro praktikaj problemoj, des pli se la sistemo havas disigitajn duonojn de la duobla tradukproceso, kiel ekzemple en multlingve konsultebla informbanko. Tial oni strebas al tre speciala interlingvo: Lingvo el kiu eblas tutaǔtomate plutraduki, post kiam okazis traduko al ĝi el iu origina lingvo. Tiu postulo premisas lingvon kun pli ol kutime klara kaj regula forma strukturo, kiu tamen samtempe disponas pri la plena esprimivo de homa lingvo.
Etna lingvo ne taǔgas por tiu funkcio pro troa nereguleco. Artefarita formäla simbolsistemo ne povas atingi la bezonatan esprimivon. Ci tion montris Hjelmslev per lingvoteoria tezo pri la diferenco inter homa lingvo (dagligsprog) kaj artefarita simbolaro.
En DLT Esperanto (en milde modifita formo) plenumas la funkcion de interlingvo. En ĝi okazas la plej komplikitaj kaj laborintensaj laborpaŝoj de la tradukproceso, nome cio semantika kaj pragmatika. Tiel Esperanto estas la lingvo de Artefarita Inteligento en DLT. Ĉu Esperanto vere posedas la necesan kombinon de reguleco kaj esprimivo? Rilate regulecon la DLT-laborgrupo enkondukis unu esencan modifon, igante sian version de Esperanto sintakse neam-bigua. Sed jam normäla Esperanto havas multajn tradukfaciligajn trajtojn, al kiuj apartenas ĝia regula vortfarado. La vortgramatika teorio de Saussure kaj Kalocsay estas bone adaptebla al perkomputila analizo de kompleksaj vortoj. Rilate esprimivon ekzistas multaj studoj, cefe pri literatura uzo.
Cu ekzistas pli bona planlingvo aǔ cu eblus fari por ci tiu apliko ankoraǔ pli taǔgan ol estas Esperanto? Ne, car esenca eco, nemalhavebla ce interlingvo, estas ĝia aǔtonomeco, akirita dum multjara uzado en internacia lingvokomunumo. Tiun akirajon, kiu distingas la nunan Esperan-ton de artefaritaj simbolsistemoj, ne eblas krei por nova aǔ jama projekto. Gi nur povas estigi per longdaüra evoluo.
DLT kaj parencaj projektoj grave dependas de la scienca fakscio pri planlingvoj. Estas dezirinde ke la ĝenerala lingvoscienco konsciiĝu pri la unika fenomeno, observebla en la evoluo de Esperanto (kaj la ekevoluoj de aliaj planlingvoj) de artefaritajo per uzo al lingvo. Tiu evoluo estas interesega studobjekto en si mem, sed krome ĝi pli fokuse montras ecojn de etnaj, piĝmaj kaj interetnaj lingvoj, observeblajn en Esperanto kvazaǔ sub laboratoriaj kondicoj.
SUMMARY
Expressiveness and Formal Regularity: What Makes Esperanto Suitable for Machine Translation
The multilingual machine translation system DLT makes use of Esperanto as an intermediate language in which a substantial part of the translation subprocesses are carried out, especially all applications of Artificial Intelligence such as semantic disambiguation by means of a knowledge bank and a word expert system. The requirements for such an intermediate language and the reasons for preferring Esperanto to both ethnic languages and other planned languages and artificial symbol systems in this function are described. The motivation for this choice is found in a combination of formal regularity, subtle expressiveness, and semantic autonomy. These three properties do not combine with each other except in a purposefully planned language system that after the phase of deliberate system design has passed through a sufficiently long period of practical, unreflected use in a speech community. This condition reflects the development from a planned language project to a human language.
Cited by (3)
Cited by three other publications
Hebblethwaite, Benjamin
2002.
The Universality of Morpho-Syntax: Synthetic Compounding in French,English,Dutch and Korean.
Journal of Universal Language 3:2
► pp. 1 ff.
Mühlhäusler, Peter
1992.
What is the use of studying pidgin and creole languages?.
Language Sciences 14:3
► pp. 309 ff.
SCHUBERT, KLAUS
1989.
Interlinguistics – its aims, its achievements, and its place in language science. In
Interlinguistics,
This list is based on CrossRef data as of 5 july 2024. Please note that it may not be complete. Sources presented here have been supplied by the respective publishers.
Any errors therein should be reported to them.