The Language Policy of the East India Company and the Asiatic Society of Bengal
La lingva politiko de la Orientindia Kompanio kaj la Azia Societo de Bengalio
La referajo traktas la lingvan politikon de la Orientindia Kompanio, kiel tio fontis el la administra politiko de la unua generate gubernatoro de Bengalio, Warren Hastings, kaj la fondigo de la Azia Societo de Bengalio kaj la Kolegio de Fort William. Celante regi Hindion, Hastings komencis per klopodo kompreni la hindan popolon kaj ties lingvan kaj kulturan bazon. Staris antaǔ li elekto: au uzi okcidentecan aliron, kiel poste faris la Lordoj Cornwallis kaj Macaulay, trudante sur hindan teron fremdajn instituciojn, au labori ene de la ekzistanta indigena kulturo. Li sage elektis la duan vojon.
Lin helpis sindedicaj orientalistoj kiel, interalie, Charles Wilkins, Jonathan Duncan, Francis Gladwin, Sir William Jones, Henry Thomas Colebrooke, John Gilchrist kaj James Prinsep. La fondigo de la societo en 1784 kaj de la kolegio en 1800 montrigis gravaj impulsoj en la disvastigo inter kleruloj de hindaj indigenaj lingvoj, kiel ekzemple la bengala, la hindia au hindustana (la urdua), persa, araba kaj sanskrita. Instruado per indigenaj lingvoj en bengaliaj lernejoj pretigis la vojon por la Baptistaj misiistoj de la Misio Serampore kaj la "Evangelia" kristanigo de hindoj. Tio okazis antau tiam kiam Okcidenta scienca kaj literatura edukado pere de la angla esence frostigis la planojn de Hastings. Strange, tio kondukis al tiu angligo de Hindio fare de Macaulay kaj aliaj utilistoj, kio malhelpis la hindigadon, kiun markis la rego de la Orientindia Kompanio. La celoj de la du skoloj - hindigo de la brita administracio kaj okcidentigo de Hindio - estis preskaŭ identaj, sed la periloj malsimilis. Tiel la sanceliĝo inter partnereco kaj patroneco en la politiko de la Kompanio rilate la hindajn lingvojn daŭre restis temo de postaj literaturaj kaj lingvaj esploroj.