Lang, Ranier, A Plea for Language Planning in Papua New Guinea
Papuo-Novgvineo estas lingve la plej komplika lando de la mondo. Tamen, kontraste kun la ceteraj landoj de la Tria Mondo, tute mankas nacia lingvo-politiko. Lang pledas por nacia lingvo-planado. La angla estas la oficiala lingvo, kaj Tok Pisin (eks-pigin-angla) kaj Hiri Motu (parte kreoliginta formo de unu etna lingvo, disvastigita en la nacia polico) estas la naciaj lingvoj. Estas multaj etnaj lingvoj, el kiuj multaj jam cedis al la tri cefaj. La koloniismo alportis la socilingvistikajn sangojn, kiuj estigis tiujn tri. Oni nun pritraktas la anglan kiel tute necesan al la ekonomia modernigo kaj progreso, sed cu vere? Cu okcidehta lingvo estas vere necesa al la modernigo? La japanoj, la tajoj, la irananoj ne tiel pensas, kaj la kresko de la svahilia en la Orienta Afriko montras, ke ec en antauaj britaj kolonioj, la angla ne devas resti.
La uzo de la angla en Papuo-Novgvineo igas ceremonia, sajna afero. Oni uzas gin sen kompreni gin. Jugistoj, ekzemple, administras legojn per anglaj vortoj, kiujn ili mem ne komprenas, kaj la popolo suferas. La angla en Papuo-Novgvineo estas ne plu toler-inda lukso.
La lingvo Tok Pisin enpenetras la antauan Papuon, kie antaue regis la Hiri Motu. Sed samtempe gi disigas. Antaùe sendependa lingvo, kun propraj reguloj kontrastaj al la anglaj, gi nun pli-malpli igas nenorma dialekto de la angla. Samtempe la angla pli kaj pli disigas de la europa normo, kiun retenis la eksterlandanoj (aûstralianoj) dum la kolonia epoko. Cu la lingvo Tok Pisin, do, estas kaj restos taûga lingva perilo de la nacia idento? Eble pro tio, la parolantoj de la pli tipe melanezia Hiri Motu dubas.
La recenzatan raporton verkis eksterlandano, germano. La insulo ja estis germana kolonio. Lia referajo estas percepta, spite de la manko de atento al la problemo de la disigo de la Tok Pisin. Papuo-Novgvineo, kiel parto de la Tria Mondo, povas kaj lerni de kaj instrui al tiu mondo. Urgas lingvaj decidoj en tiu lingve plej komplika lando.