Lingvaj problemoj en la intertraktado, kontraktado kaj interpretado de multlingvaj traktatoj.
La partioj de traktato rajtas elekti la lingvon au lingvojn, en kiu ĝi estu verkita. Redakto de traktato en unu sola lingvo, au la lingvo de la partioj aǔ konsentita ko-muna lingvo, forigas unu eventualan problemon de interpretado. Cirkaǔ 60 procentoj de traktatoj estas redaktitaj en unu sola lingvo. El tiuj duono estas en "ncǔtrala" lingvo, t.e. lingvo, kiu ne estas la lingvo de iu ajn kontraktanto.
40 procentoj de traktatoj estas multlingvaj, t.e. ili havas du au plurajn "aǔtentikajn" lingvojn. Por kelkaj konvencioj, la ses oficialaj lingvoj de UN estas aǔtentikaj. Ju pli granda la nombro de lingvoj, des pli grandaj estas la problemoj de intertraktado kaj de eventuala interpretado.
Intertraktado en unu lingvo por multlingva teksto
Intertraktado estas kelkfoje en unu lingvo, sed ofte la diskutado okazas en du aǔ plu-raj lingvoj samtempe, aǔ almenaǔ la diversaj tekstoj estas kune aǔ etape redaktitaj. La partioj devas akcepti aǔ ĉiujn oficialajn tekstojn, aǔ metodon por certigi tradukojn, antaù la subskribo de la traktato. Kelkfoje, pro malfacilaĵoj pri traduko, la partioj modifas la enhavon de la teksto.
Parafo kaj subskribo
La teksto en ciuj lingvoj devas esti perfekta antaǔ parafo au subskribo, sed kiam diversaj lingvoj estas uzitaj, povas esti eraroj de reprodukto ec kun modernaj masinoj. Tiam la kontraktantoj devas konsenti pri la korekto de la "nesangenda" teksto.Multlingva intertraktado
En konferencoj de UN la intertraktado okazas en 6 lingvoj kun samtempa "interpretado" (tradukado), kiu ne donas precizan tradukon kaj povas okazigi miskomprenon. Pro tio oni ofte kreas specialan redaktan komitaton por revizii la tekston, sed pli bone estas, redakti ĉiujn tekstojn samtempe. Almenaǔ gravaj pridisputataj frazoj nepre devas esti konsentitaj en ciuj lingvoj. Estas risko, kiam oni lasas la verkon de definitiva traduko gis la fino. Ec kiam oni konsentas pri la diversaj tekstoj dum la intertraktado, oni kelkfoje devas korekti kaj konformigi la tekstojn per posta diplomata intertraktado. Ec post tia "korekto", divergoj de signifo ofte restas. Tiaj variajoj povas esti gravaj en konstituciaj dokumentoj. En la Carto de UN variajoj kreis dubojn pri la povoj kaj devoj de la Sekureca Konsilio kaj de la Kuratoreca Konsilio.
Egale aǔtentikaj tekstoj kaj kontroltekstoj
Ec kiam estas nur unu teksto, povas ekesti disputoj pri la signifo pro variantaj uzoj de la sama vorto en diversaj landoj. Sed estas speciale malfacilaj problemoj, kiam ekzistas tekstoj en diversaj lingvoj. La partioj devas konsenti, ke ambaǔ aǔ ĉiuj lingvoj estu egale aùtentikaj. Se la traktato nenion diras tiurilate, la diversaj lingvoj estas konsider-ataj egale aùtentikaj. Kelkfoje, por eviti disputojn kaj problemojn, la kontraktantoj konsentas, ke unu sola lingvo estu decida. Tiu neùtrala kontrola lingvo povas esti ekzemple unu el la oficialaj lingvoj de UN; teksto en tiu lingvo estas tiucele aldone verkita.
Ebla uzo de internacia lingvo kiel decida teksto
Dum la Konferenco de UN pri la Juro de Traktatoj en 1968 itala delegito bedaùris la kadukigon de la latina lingvo kiel neùtrala lingvo por traktatoj. La aǔtoro esprimis la esperon, ke la moderna neùtrala internacia lingvo, Esperanto, iam plenumos tiun rolon.
Reguloj por interpretado de traktatoj en du au pluraj lingvoj
Iam oni sugestis, ke partio estu devigita nur de la signifo de traktato en sia propra lingvo. Sed la Komisiono pri Internacia Juro preferis la regulon, ke "se estas diferenco inter la aǔtentikaj tekstoj, oni devas akcepti signifon, kiu kiom eble plej akordigas la diversajn tekstojn. La Komisiono konsideris, ĉu taǔgas regulo, kiu preferus la plej klaran tekston, au la tekston de la lingvo de intertraktado. Sed la Komisiono opiniis, ke multe dependus de la intenco de la kontraktantoj, kaj gi ne formulis regulon pri uzo de ne-aǔtentikaj tekstoj, kvankam kelkfoje tiaj tekstoj klarigas la situacion.
La reguloj de la Konvencio de Vieno
La Konvencio de Vieno pri la Juro de Traktatoj formulis en sia Artikolo 33 la jenajn regulojn pri la interpretado de traktatoj aǔtentikigitaj en du au pluraj lingvoj:
1. Kiam traktato estas aǔtentikigita en du au pluraj lingvoj, la teksto estas egale aǔ-toritata en ciu lingvo, krom se la traktato preskribas, au la partioj interkonsentas, ke en kazo de divergo specifa teksto superu.
2. Traduko de la traktato en lingvo alia ol unu de tiuj en kiuj la traktato estas aǔtentikigita, estos konsiderata aǔtentika teksto, nur se la traktato tiel preskribas au se la partioj tiel interkonsentas.3. La terminoj de traktato estas supozataj havi la saman signifon en ciu aǔtentika teksto.
4. Krom kiam specifa teksto superas laǔ paragrafo 1, kiam komparo de la tekstoj malkasas diferencon de signifo, kiun la apliko de Artikoloj 27 kaj 28 ne forigas, la signifo kiu plej bone akordigas la tekstojn, konsiderante la objekton kaj celon de la traktato, estos akceptita.