Sow, Alfa Ibrahim (éd.), Langues et Politiques de Langues en Afrique Noire: L'expérience de l'Unesco.
La eldono de la jena verko, kaj la okazajoj priskribitaj en gi, estas parto de 'kultura revolucio' kiu komencigas en Afriko. Tio estas sangigo de la valoroj, simboloj, kredoj, ideologioj, komunik-sistemoj. Entute, sangigo de la indikiloj de la grupa idento.
La lingvo estas slosilo de la ident o dukiale. Unue, car la skriba lingvo povas igi la cefa simbolo de komunumo, kaj due, car lingvo povas igi armilo por defio de grupaj limoj. Tio okazas per 'lingva strategio'. lingvaj elektoj servas politikajn kaj ekonomiajn celojn; oni inkluzivas au ekskludas person-ojn, igante ilin civitanoj au fremduloj. Elito povas konservi privilegion per insisto pri malfacile akirebla lingvo por registara au profesia uzo. Tiu lingvo estas, laŭdire, necesa al progreso au al sankteco.
Sango de oficiala lingvo de registaro au edukado estas revolucia ago, car la memdifino de la komunumo sangigas, samkiel la aliro al la politika kaj ekonomia potenco.
Afriko prêtas je revolucio, car la amaso deziras sangojn. La promesitaj benoj de la politika sendepend-eco ne realigis, krom por novkoloniismaj elitoj. La povo restas ce tiuj, kiuj regas europajn lingvojn kaj kutime analfabetas en afrikaj lingvoj.
Pluraj fortoj alstrebas kulturan revolution: intelektuloj, fremdigitaj disde sia kulturo; senlaboruloj, kiuj malsukcesis en edukado, kaj kiuj kulpigas la malsukceson je la eŭropaj lingvoj de la lernejo; unu-lingvaj kamparanoj, ekskluditaj el ekonomio regata de urbaj, eksteren direktitaj registaroj; kaj mal-amikoj de la registaroj. Krome trovigas edukistoj kaj lingvistoj, kiuj subtenas fundamentan gepatra-lingvan edukadon. A.I. Sow jam kontribuis al la disvolvigo de sia fulana lingvo, kiel poeto, lingvisto, edukisto. Li kontribuas al la klopodoj de Unesko pri la refortigo de la afrikaj lingvoj kaj kulturoj.
En la 470 pagoj, la opinioj kaj interpretoj de Sow alternigas kun materialo de Unesko. La libro indikas la fînon de la ununura regado de la eŭropaj lingvoj en la afrika edukado. La revivigo de afrikaj lingvoj ne kondukos al plia disigo de la kontinento, car ciu lando rajtas elekti afrikan lingvon de pli vasta komunikado, post du-tri jaroj da lernado en denaska lingvo. La franca kaj angla ankaŭ ludos certan rolon. Sow malkontentas, car la plejmultaj landoj ankoraŭ ne alprenis lingvo-politikon.
Per dokumentoj de Unesko, Sow priskribas la disvolvigon de la lingvo-politiko en Afriko, rilate la normigon, la elekton de pluraj lingvoj ene de unu lando, la kreon de instrua materialo. Laŭ li, la plejmultaj registaroj ankoraŭ ne komprenas la gravecon de la gepatra lingvo. Sekvas dudek studoj pri la politiko, aŭ manka politiko, de afrikaj statoj. Pluraj estas utilaj, sed kelkaj studoj, ekzemple la somala, eksdatigis.
Tria sekcio de la libro publikigas tri dokumentojn de Unesko, interalie planon pri parollingvaj tradicioj en Afriko. Konklude, Sow indikas eble pli fortan subtenon de naciaj lingvoj flanke de naciaj registaroj. Li proponas regionajn lingvajn organojn, la preparon de lingvaj atlasoj, la studon de ciuj afrikaj lingvoj, kaj fortega klopodo modernigi la komunajn afrikajn lingvojn. Laù li, la afrikaj lernejoj devas instrui okcidentajn lingvojn, sed la okcidenta kultura vidpunkto devas cedi antaù lingva kaj kultura plureco en Afriko kaj en la mondo. Tio helpos al la kontinento kaj al la mondo.
Malgraù zorga redaktado, enestas ripetemo en la komentoj. Pli grave, la kunlaborantoj evidente bone konas unu la aliajn kaj pensas simile. Do, neniu faras kelkajn gravajn demandojn, ekzemple, eu la helpo al tiuj lingvoj ne tamen kreos neunuecon kaj konflikton. Kaj ciu kunlaboranto sajne kredas, ke norm-iginda formo de iu lingvo estas facile elektebla. Sed la historio montras la lingvajn kaj politikajn baril-ojn al tio.
La libro simboligas la nunan deziron plenumi la sendependecon per kultura sangigo. Per kulturo venos vera revolucio. Ciu afrikisto devus legi la libron.