La politika apartigemo en la 'kelta rando' de Britaj Insuloj lastatempe plifortigis. Samtempe plimult-igis la esplorado pri gi. La verkoj de Hechter kaj Birch apartenas al tiu kresko, sed el diversaj tradicioj, kaj Hechter ne cefe interesigas pri tiuj popoloj, sed pri generate modelo de interetnaj rilatoj kaj nacia disvolvigo. Hechter celkonscie alstrebas tiun celon. Unue, li prezentas du modelojn de nacia disvolvigo: disvastiga kaj interne koloniiga. Laŭ la disvastiga modelo, la etnaj minoritatoj asimiligas al la kulturo de la reganta grupo en plurnacia stato, cefe per la industriigo, kiu rompas etnajn barilojn kaj ilin anstataŭigas per klasaj dividoj. Male, ce la interna koloniigo, la etnaj dividoj ne estas forigitaj dum la disvolvigo, sed persistas, cefe pro la 'kultura disdivido de la laboro'. Tia disdivido de laboro, starigita de reganta au kerna grupo, kunigas la ekspluatadon kun la membreco de subpremita etna grupo, ne de socia klaso. La subpremata grupo, konsciigante, emfazas sian kulturan apartecon kiel bazon de liberigo. Hechter volas provizi pruvon de la modelo de interna koloniigo el la angla okupado de la 'kelta rando'. Tion li faras per statistikaj kaj historiaj argumentoj.
Samkiel la verko de Hechter, la libro de Birch volas generalumi pri la nacia disvolvigo kaj la etna idento. Sed Birch ne proponas modelon, poste testante gin per 'faktoj'. Li ec asertas, ke la politika studo ne povas esti ekzakta scienco, do, neas la teorian bazon de Hechter. Li volas cefe listigi la faktorojn, helpantajn au malhelpantajn la politikan integrigon. Li ne taksas sin neŭtrala sciencisto, sed aperte anglo, kiu konsideras anglajn sintenojn kaj la 'britan' naciismon. Fine li resumas pli vastajn faktorojn', kiel la ekesto de superpotencoj kaj komunaj merkatoj, la disvastigo de lingvoj kiel la angla, kaj la amas-komunikada minaco al la minoritataj lingvoj.
La verko de Hechter allogos la striktajn socisciencistojn; tiu de Birch, tiujn, kiuj malpli favoras teoriajn modelojn. Tamen, lau la gusto de la recenzanto, trovigas pluraj konceptigaj problemoj en la aliro de Hechter, kiuj atencas la tutan studon. Dume, la argumento de Birch, kvankam malpli 'scienceca' kaj pli jurnalismeca, bone transdonas bildon de la diversaj kontrauaj fortoj.
Fundamenta bazo de la modelo de interna koloniigo, ce Hechter, estas la konscia regado de la keltaj popoloj flanke de 'la angloj'. Do, 'Anglujo' estas unueca, regema unuo, kiu alstrebas la regadon de etne diferenca randolando. Krome, lau Hechter, la keltaj landoj kvazau sangigis nur responde al anglaj sangoj. Sed la socia sangigo ne estas tia. Kaj mankas klareco pri la termino 'interna koloniigo' mem.
Certe ne estas geografia afero pri rando kaj kerno, car ciganoj kaj enmigrintaj grupoj en la socio povas esti geografie mezaj, sed politike 'randaj'. Kaj kie trovigas la limoj, space? Hechter ne alfrontis tiun gravegan demandon, kiu estus povinta detrui lian teorian fundamenton.
Alia problemo ce Hechter estas la diseco de modelo kaj faktoj. Li ne unue konstatas la faktojn, tiam provas konstrui laŭan modelon. Estas nur akceptataj, en la libro de Hechter, du elekteblaj klarigoj. Sed, ekzemple rilate al la velkado de la keltaj lingvoj, oni vidas elementojn de ambaŭ - de ekstera superregado kaj de persona elekto. Artikolo de C. Ragin, 1977, pruvas, ke eblas alimaniere interpreti la statistikon de Hechter pri vocdonado.
En sia genro, tiu de pozitivisma socia scienco, la verko de Hechter estas admîrinda, anka ù pr o siabiblio-grafio kaj sia statistikaro. Gi sugestas estontan esploron, ekz. pri la fakto, ke la industriigo de suda Kimrujo ne tiom malfortigis la kimralingvecon, ol antaudireble, kaj pri la diferenca sinteno al la brita imperiismo flan
gia malforto. Jam unu verko, tiu de Birch, bazigas sin kontraste sur tiu de Hechter. Lia libro estas pli historiisma, ol tiu de Hechter. Li asertas, ke el la tri keltaj landoj, Irlando estas la malpli integrita al Anglujo, Kimrujo pli, kun Skotlando meze. Li analizas la diversajn faktorojn, unu el kiuj estas iu grava 'elsalta faktoro' -la Paska Levigo en Irlando, la malkovro de nafto en Norda Maro, por la skotaj naciistoj. La forteco de la skota naciismo estas la historio de sendependa stateco, la apartaj naciaj institucioj kaj la naciista apelacio al materia gajno. La malforto de la kimra naciismo estas la atento al la pluvivo de kimra lingvo neparolata kaj nealstrebata de la plimulto de kimroj. La lingvo do estas dividilo en la nacia movado. Laŭ Birch, do, la skota naciismo pli versajne venkos, ol la kimra, guste pro manko de kultura bazo, pro aspiro. Tamen, Birch troigas la mankon de kultura bazo, krom de la institucia (edukado, jura) bazo de la skota naciismo. Ekzemple, li malprave asertas, ke ne ekzistas lingva demando inter Skotlando kaj Anglujo. Kaj ec pri la kimra naciismo, malgraù la malforteco de la lingva bazo, eble li malpravas, car tiu movado similas al aliaj, kiuj kontrauas la ekonomian kreskadon kaj emfazas la socian organizon. Tia politiko, klare esprimita, povus allogi vocdonojn.
Birch traktas la irlandan naciismon detale. Estas antaŭ cio pasia movado, kaj la angla-irlanda rilato estas pli klare kolonia, ol ce la pli apudaj keltaj najbaroj. Tamen, Birch ne atendas la pluvivon de la irlanda lingvo, kiu igis simbolo de malprogreso, malriceco. Li ankaù ne antaùvidas plibonigon de la rilato inter protestantoj kaj katolikoj en Nordirlando.
Eble la cefa kontribuo de la verko de Birch estas gia defïo al la koncepto de brita stato kiel necesa politika unuo. La britaj politikistoj ne atentis gravajn ekonomiajn kaj kulturajn aferojn, ne rekonis la legitimecon de la kultura simbolismo de la regionaj lingvoj. La brita politikisto ja karaktere volas eviti malordon, ne trovi solvojn. Ekzemple, en Kimrujo, sinsekvaj britaj registaroj ne alprenis lingvo-politikon, sed ili konfuzige kreis esperojn kaj konfuzon ce la kimralingvanoj.
Resume, ambaŭ libroj montras, ke la etneco ne velkis, sed pluvivas. Miaopinie, la verko de Hechter estas grandioza, sed teorie erara; la pli modesta studo de Birch pli bone servos al estonta esplorado en kaj ekster Britaj Insuloj.