Book review
Jonathan Steinberg. Why Switzerland? New York and Cambridge, England: Cambridge University Press, 1976. x + 214 pp. $15.95
En ĉi tiu plurĉapitra libro la aŭtoro celas prezenti kun kompetento kaj kun simpatio la multfacetan fenomenon "Svislando." Kun vasta dokumentara aparato, sed ankaŭ dank al persona kono, li ekzamenas la historion, la formiĝon, la internajn luktojn, ideologiajn kaj ekonomiajn, kiuj faciligis la kreiĝon de tiu multkultura, multreligia, multlingva kaj diversekonomia lando. Por ke ĝi funkciu, estas necese ke la Federacio delegu al la kantonoj membroj plej multajn kompetentojn sur kampo kultura, administra, leĝofara kaj socia. Tiamaniere la bazo de svisa civitaneco estas la politika komunumo: tra tiu civitaneco oni akiras la kantonan kaj la federacian civitanecon.
Tamen tia politika vivo, por ke ĝi funkciu, postulas egalrajtecon, ioman kulturan kaj socian avantagigon de la lingvaj kaj religiaj minoritatoj, kaj profundan emon al komuna politika laborado sur la bazo de skribitaj kaj neskribitaj (tradiciaj) interkon-sentoj ("kompromisoj"), cele de evito je konfliktoj.
Malgraŭ tio, la ĝenerala situacio en Svislando igas la civitanojn primediti la estonton, ĉar tiu daŭra evito de konfliktoj igas la politikan vivon kaj la socian dis-volviĝon tro antaŭvidebla kaj aseptika: ĝi perdas sian dialektikan forton. Tiu misfarto de la svisa politika konscio, kiu manifestiĝas i.a. en interesperdo pri la politika vivo, kaj en duboj pri la funkciado de la svisa sindefendo, postulos estonte seriozan pritrakton.