Report of the Committee on Irish Language A ttitudes Research
Regis forta emocio pri la oficiala politiko pri la irlanda. Irlandanoj ne volonte esprimis sian veran pensadon, sed la amase anglalingva etoso de la irlanda vivo bone indikas majoritatan sintenon al la revivigo de la irlanda - la oficiala nacia lingvo. La recenzata raporto, la unua grava irlanda lingvo-enketo, provas esti objektiva. Gi esploras la sintenojn al la irlanda, scipovon en gi kaj irlandan lingvouzon. Tamen oni enketis nur per intervjuo kaj memraporto, ne per observado au testado. Oni intervjuis cirkaǔ 2 500 personojn, el kiuj cirkaǔ 500 en la Gaeltacht (irlandlingvaj zonoj). Oni krome aparté atentis la edukadon kaj administradon, kie, gis antaǔ nelonge, la profesia progreso dependis de irlandlingvaj testoj.
Oni notis majoritate pozitivan sintenon al la lingvo kiel perilo de idento – sed tio ne implicas subtenon de la lingva politiko. Sed oni malalte taksis la lernejan instruadon de la irlanda. Regas generala pesimismo pri la estonteco de la lingvo, kiu estas taksata malnovmoda kaj neprestiga, ec ce enlogantoj de gaelaj zonoj. Tiuj kredas, ke la estonteco de la irlanda dependas de la pluvivo de la zonoj, kies registaran subtenon ciuj apogas.
Cirkaǔ 68 p.c. kredas, ke la irlanda devas resti deviga lernofako. Aparte la respond-antoj el la laborista klaso bedaǔris la preferan aljugon de registaraj postenoj al irland-lingvanoj. Oni ĝenerale deziras la pluvivon de la lingvo, sed ne la preferon al giaj parolantoj. Necesas distingi la simpation al lingvo kiel simbolon de idento kaj heredaĵo disde la apogo al komunikado per ĝi.
Pro la lerneja instruado, ĉiam pli da irlandanoj certagrade kompetentas en la irlanda. Sed la denaskaj parolantoj malpliigas kaj kun ili la konversacia kapablo. Pro la lerneja instruado kreskas la bazaj legokapablo kaj skribokapablo. Tutlande, nur 1,9 p.c. estas denaskuloj kaj 21 p.c. kompetentas pli ol iome. Nur unu persono el dudek uzas la lingvon intensive, 14 p.c. 'foje'. La angla kreskas eĉ en la Gaeltacht. Eĉ en laǔnome irlandlingvaj registaraj unuoj oni malofte au tute ne parolas irlande. Instruistoj de la irlanda instruas gin dum la leciono, sed ne apogas gin alie.
Tradicie oni lasis la revivigon de la lingvo al la lernejoj, sed pro la tutsocia ne-intereso pri la revivigo de la irlanda, la lernejoj ne sukcesis. Do kion faru la lernejoj? Kaj kian lingvopolitikon preferas la popolo? Malfelice oni ne rekte demandis tion.
Sume, oni apogas cefe la simbolan kaj kulturan rolojn de la irlanda; ne sajnas ke estontece pli da personoj parolos, au volos paroli, irlande. La lernejoj daǔre gravas, sed per si mem ne povos revivigi la lingvon. La raporto malfelice ne klare sumigas la laboron nek faras rekomendojn. Fakte, kaj por-gaela grupo kaj movado por libereco pri lingvoelekto bonvenigis la raporton, asertante, ke gi apogas iliajn starpunktojn. Domaĝe, ke la konkludoj estas tiel malfirmaj.
Cited by (3)
Cited by three other publications
Edwards, John
1983.
Language attitudes in multilingual settings: A general assessment.
Journal of Multilingual and Multicultural Development 4:2-3
► pp. 225 ff.
Edwards, John
1984.
Irish: Planning and preservation.
Journal of Multilingual and Multicultural Development 5:3-4
► pp. 267 ff.
Edwards, John
2017.
Celtic languages and sociolinguistics: a very brief overview of pertinent issues.
Language, Culture and Curriculum 30:1
► pp. 13 ff.
This list is based on CrossRef data as of 24 october 2024. Please note that it may not be complete. Sources presented here have been supplied by the respective publishers.
Any errors therein should be reported to them.