Can Language be Planned? Sociolinguistic Theory and Practice for Developing Nations, Joan Rubin and Björn H. Jernudd (eds.)
Nun aperis brosure la libro de 1971, kiu unuafoje pritraktis la lingvoplanadon (LP) el teoria kaj praktika vidpunktoj, utiligante ankaǔ studojn pri ekonomia planado kaj la moderna naciismo. Gi estos utila al lingvistoj, edukistoj kaj lingvoplanistoj.
En la unua, politika parto, Fishman komparas la LP en Eǔropo kaj en Suda kaj Sudokcidenta Azio. Tie, gi estas kunligita kun la nacia evoluo, sed oni ne plene forigis la anglan au francan. Oni do raciigas la rolon de tiuj lingvoj. Laü Das Gupta, Hinda Unio frontas komplikan rilaton inter religio kaj politiko, kiu igis faktoro en la debato pri la hindia kaj urdua. Laǔ Kelman, komuna lingvo integrigas grupojn en nacion, sed grupo, kies lingvon oni ne elektas por tutnacia uzo, povas esti fremdigita.
La dua parto provizas sep raportojn pri LP, aparte kadre de naciliberigaj movadoj. Ekzistas landoj kies politiko estas plurlingva, aliaj alprenis unulingvan politikon. En la diskutitaj landoj regis brita au usona influo, do la angla igis eduka kaj prestiga lingvo. Plej simple, tie konkurencas indigena lingvo kaj la angla. Pli komplike, kunvivas tri niveloj : loka(j) parola(j) lingvo(j), indigena nacia lingvo, kaj la angla. Dum la edukado, la lernantoj transiras de unu al la alia. Oni progresas socie kaj ekonomie per la angla.
La tria parto estas teoria, pri la celoj kaj limoj de LP. Estas cefe afero de naciaj decidoj kaj elektoj inter eblecoj. La lingvo estas nacia riêajo, kiun oni plej efike utiligu. La sinteno estas, ke lingvo estas esence objektiva socia havajo, prilaborebla interne de certaj limoj.
Unu versio de tiu teorio estas, ke la lingvo estas ilo, instrumento. Tiun starpunkton -la instrumentalismon - atakas Haugen. La lingvoplanisto rajtas kaj povas, laǔ li, pri-labori la lingvon nur enkadre de la karaktero de la lingvotransdono kaj lingvosangigo, t.e., êiam retenante la ambaǔflankan kompreneblecon. Laü Haugen, lingvo estas ne nur ilo sed perilo de idento, kaj tio fakte montrigas en multaj el la studoj en la libro. La fina, kvara parto indikas estontajn perspektivojn. Oni ekzemple komparu la LP en pli agaj (okcidentaj) landoj kun tiu en novaj nacioj; oni pristudu sintenojn al LP, la agentejojn de LP, kaj giajn limojn.
La respondo al la titola demando estas, do, ke jes, la lingvo estas planebla, sed ekzistas problemoj kaj malfacilajoj. La LP estas intenca lingvosango, kiu realigas fenomenojn, kiuj siavice igas inda studobjekto de la historia lingvistiko.