Esperanto en Perspektivo Faktoj Kaj Analizoj Pri la Internacia Lingvo
Esperanto en Perspektivo, verkita de Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro, celas anstataŭi la antaŭan libron de Lapenna La Internacia Lingvo (1954) kaj esti kvazaŭ 'anticipa resumo' de la estonta Enciklopedio de Esperanto.
Tiu ci impona volumo (844 p.) konsistas el 6 partoj, dividitaj en 23 capitroj, en kiuj estas pritraktitaj la monda lingvo-problemo kaj ekesto de Esperanto, la kulturaj aplikoj kaj la instruado de Esperanto, la esperantlingvaj literaturo kaj gazetaro, la historio kaj strukturo de la Espéranto-movado. Du indeksoj ebligas bonan orientigon en tiu dika volumo. Ciun capitron suplementas utilega bibliografîo.
Tiu ci verko celas esti elcerpa. Sed gin karakterizas ankaŭ malekvilibro kaj nekoher-eco de kelkaj partoj. Tro vasta loko estas donita al la organiza aspekto de la Esperanto-movado (statutaj kaj fïnancaj problemoj de UEA ekzemple). Oni cetere ricevas la impreson, ke la Esperanto-movadon konsistigas UEA kaj ties satelitoj, kio estas ne tute gusta priskribo. Bedaûrinda estas ankaŭ la polemika tono de kelkaj eroj redakt-itaj de Ivo Lapenna.
Mankas lingvistika priskribo de Esperanto (kial oni ne konfidis la capitron 2 al lingv-isto?). Mankas ankaŭ serioza priskribo de la monda lingvo-problemo: la enkonduka capitro de Lapenna pri tiu problemo, jam konata el la verko Retoriko, ja ne suficas. Pli bonaj estas la capitroj dedicitaj al TEJO kaj cefe al la laborista Esperanto-movado. Ulrich Lins ankaû verkis bonegan historian capitron pri la persekutoj kontraû Esperanto, ia dangera lingvo'. Sed seniluziiga estas la lasta capitro de la libro, dedicita teorie al la 'perspektivoj por la estonteco', sed enhavanta nur la 'madridajn tezojn' de Lapenna.
La capitroj dedicitaj al la literaturo kaj gazetaro estas bonegaj. Bedaûrindas, ke tro malmulte da loko estas dedicita al la historio de la esperantlingva literaturo. Ja ciuj verkoj estas nomitaj (ec duarangaj), sed mankas analizo pri la diversaj tendencoj kaj detalaj komentoj pri la verkoj de kelkaj bonaj verkistoj. La diverseco de la klasifikaj kriterioj (epokoj, genroj, skoloj, landoj) ankaû iel malkoherigas tiun prezenton de la esperantlingva literaturo.
Rimarkinda estas ankaû la capitro dedicita al la tradukita literaturo, kiu montras kiom rica estas tiu parto de la esperantlingva literatura trezoro. La rolo de Esperanto kiel pontlingvo estas ankaû klare montrita per listo de la koncernaj verkoj.
Entute, Esperanto en Perspektivo estas samtempe tre kritikinda kaj forte aplaûdinda. Gis plibonigenda reeldono au apero de la Enciklopedio, gi restas la plej bona kaj plej informrica libro iam ajn verkita pri la Internacia Lingvo.